Oportuna flago estas la nacia alligiteco de ŝipo, do la lando en kiu la ŝipo estas registrita, malsama al la nacia alligiteco de ĝia posedanto. La esprimo "oportuna flago" estis uzata ekde la 1950-aj jaroj kaj originis de flago svingita de ŝipo por identigi la landon en kiu ĝi estas registrita. Ĝi estas la ŝtato de registrado, kiu determinas la juran kadron por la funkciado de la ŝipo kaj gravas en tiuj okazoj, kiam la ŝipo estas juĝata.